Deviga konfiguraĵo
Instalado de Linuks-Mandrejkon estas, plejofte, tiel simpla kiel enŝovi la Instalada KD en via KD-ROM-a drajvo, kaj restarti vian komputilon. Bonvole vidu metodo 1.
Tamen estas aliaj manieroj por instali Linuks-Mandrejkon. Vi devus provi ilin laŭ ĉi tiu ordo:
La Instalada KD-ROM estas startebla. Plejofte, vi povas simple enŝovi la KD-ROM en la drajvon kaj restartu la komputilon. Obeu la instrukcion montratan ĉe la ekrano: premu la Eniga klavo por starti la instaladon, aŭ premu F1 por pli da helpo.
NOTU: Sur iom da porteblaj komputiloj, la sistemo eble ne restartas de la KD. Tiuokaze, vi devus prepari ŝargdisketon
Vi nur devus enŝovi la unuan KD-ROM. Fenestro devus ekaperi aŭtomate. Se
ne, lanĉu D:\dosutils/autorun.exe
(supozante ke via KD-ROM
estas drajvo D:).
Elektu Complete installation (Plena instalado) por lanĉi la norman instaladon de Linuks-Mandrejko.
Alie, elektu Linux for Windows (Linukso por Vindozo) instaladon se vi ne deziras dispartigi vian fiksitan diskon; tiu programo kreos du dosierojn ĉe via Vindoza subdisko por Linukso; tamen, ĝi estas pli malrapida ol la Plena instalado, kaj se vi devus reinstali Vindozon, vi perdos vian Linuks-Mandrejkan sistemon ...
Se vi havas MS-DOS ĉe via komputilo, vi povas komenci la instaladan sistemon rekte de la KD-ROM sen uzi iujn disketojn.
Por fari ĉi tion (supozante ke via KD-ROM estas drajvo D:), uzu la sekvantajn ordonojn:
C:\> D:
D:\> cd \dosutils\autoboot
D:\dosutils\autoboot> autoboot.bat
Notu ke ĉi tiu metodo ne funkcios se vi lanĉas ĝin de DOS-a fenestro sub Vindozo. Por instali de Vindozo, bonvole uzu la instrukciojn sub maniero 2.
Se via komputilo ne povas restarti de la KD-ROM kaj la antaŭaj metodoj ne sukcesis, vi devas fari ŝargdisketon sub Vindozo jene:
Por komenci la instaladon, enŝovu la KD-ROM-on en la drajvon, aldone al la ŝargdisketon se bezonata, poste restartu la komputilon.
Se ial ajn la antaŭaj metodoj ne taŭgas por vi (vi ne ŝatas grafikan instaladon aŭ vi deziras uzi perretan instaladon aŭ ktp ...), vi ankaŭ bezonos fari ŝargdisketon :
dd if=xxxxx.img of=/dev/fd0
xxxxx.img
(vidu sube) antstataŭ de cdrom.img.
D:\dosutils\rawrite.exe -f D:\images\xxxxx.img -d A
xxxxx.img
estas la imaga dosiero:
Vi ankaŭ povas uzi teksto-reĝiman instaladon se, ial ajn, vi spertas problemojn uzate la defaŭltan grafikan instaladon. Por uzi ĝin, tajpu: F1 ĉe la Linuks-Mandrejka bonvena ekrano, kaj poste text ĉe la prompto.
Se vi bezonas savi vian ekzistantan Linuks-Mandrejkan sistemon, enŝovu vian Instaladan KD-ROM (aŭ iu ajn rilatan disketon), tajpu F1 ĉe la Linuks-Mandrejka bonvena ekrano, kaj poste rescue ĉe la prompto.
Vidu http://www.linux-mandrake.com/drakx/README por pli teknika informo.
Grava noto : la "root" salutnomo donas al vi libera atingo al via Linuksa sistemo. Ne uzu ĝin krom por konfiguri aŭ administri Linukson. Por ĉiutaga uzado, uzu normalan uzantan salutnomon kreinta per la "adduser SALUTNOMO" (aldonu salutnomon) kaj "passwd SALUTNOMO" (ŝanĝu pasvorton) ordonojn.
Por subteno pri instalado vidu la Mandrejkan difusiĝ-liston kaj FAQs (Oftaj Demandoj) ĉe la Mandrekja TTT-servilo: