Bonvenon!
Dankon por uzi harddrake!



Enkonduko:

Kiam vi laste instalis novan sonkarton ĉe via Linuksa sistemo kaj ne tute funkciigis ĝin? Certe vi scias kiu tipo ĝi estas kaj eĉ povas konjekti kiun regilon subtenas ĝin kaj eble eĉ havas ideon pri la IRQ-on, DMA-on kaj Eneligan Pordon ĝi uzas.

Jen eniras harddrake.

harddrake estas plena GUI-bazata ilo kiu kunligas multajn de la iloj kiujn Linukso jam enhavigas por aŭtomacii kaj simpligi la proceson de instalado de novaj aparatoj.

Ĝi detektas kelkajn aparatojn kaj vi povas elekti aliajn el falmenuo. La diversajn Eneligajn Pordojn, IRQ-ojn kaj tiajn X86-ajn ĝenajn konfigurojn vi povas konfiguri interne de ĉi tiu interfaco.
 

Kiel uzi harddrake

La fenestro havas du partojn, unu kiu enhavas liston de aparatoj detektitaj, alia kiu enhavas informoj pri la elektitaj aparatoj. Ĝi ordigas ĉiujn aparatojn je tipoj.

Vi povas elekti tipon kaj montri ĉiujn aparatojn detektitajn en ĝi per  aŭ . Tiu ago ekpansias la arbon kun aparatoj detektitaj en tiu tipo.

Se vi elektos aparaton, vi vidos kelke da helpa informo pri ĝi. Kaj iuokaze vi vidos konfiguran butonon. Ĝi permesas al vi konfiguri la elektitan aparaton.

La konfigurilojn kiujn harddrake vokas per estas:

Por eliri el harddrake, iru al la 'dosiero' menuo kaj elektu 'Eliru'.
 

harddrake SoundConfig:

Vi uzas harddrake SoundConfig por konfiguri sonkarton. Plej ofte ĝi detektos vian sonkarton. Se ne, provu elekti unu el la listo.

Kelkaj kartoj bezonas parametrojn kiel Eneliga Pordo, IRQ, DMA, DMA16/2, MPU401 Eneligo. Vi povas facile elekti ilin per klakigi la sagon de ĉiu aro-skatolo. Tiujn valorojn vi povas trovi en via sonkarta gvidlibro. Se la valoro estas antaŭkonfigurata al -1, vi ne devus specifi valoron.

Malantaŭ vi elektas karton kaj ĝiajn parametrojn (se bezonatajn), vi povas provi ĝin per klakigi la 'Provu' butonon. Se via karto estas ĝuste konfigurata, vi aŭdas sonspecimenon. Provmodalo ne skribas konfigurodosierojn.

Se la provo sukcesas, vi povas skribi la konfiguron per klakigi 'Jes'. Por konfirmi, sounddrake ludas specimenon. Se you ne certas pri via konfiguro, uzu la 'Provu' butono anstataŭ 'Jes'. Ĝi estas pli sekura.
 
 

harddrake EtherConfig

harddrake EtherConfig havas saman interfacon kiel SoundConfig sed kun malpli da parametroj kaj sen prova modalo. Plej ofte ĝi detektos vian karton. Se ne, provu elekti unu el la listo.

Kelkaj kartoj bezonas parametrojn kiel Eneliga Pordo, IRQ, DMA. Vi povas facile elekti ilin per klakigi la sagon de ĉiu aro-skatolo.  Tiujn valorojn vi povas trovi en via sonkarta gvidlibro. Se la valoro estas antaŭkonfigurata al -1, vi ne devus specifi valoron.

Vi povas skribi la konfiguron per klakigi la 'Jes' butonon.
 

Problemoj/Problemspurado

En certaj okazoj harddrake povas pendi vian sistemon. Do uzu ĝin zorge. En aliaj okazoj, aparatoj povas esti erare konfigurita aŭ tute ne detektita.
Por pli da informo, novaĵoj, ligoj, ktp, vidu la harddrake hejmpaĝo: http://www.linux-mandrake.com/harddrake/index.html

Kopirajto

harddrake estas distribuata sub la GPL (Publika Rajtigilo de GNU, vidu la dosiero LICENSE enhavata en la distribuaĵo)

harddrake Kopirajto (C) 1999 ĉe MandrakeSoft.
All rights reserved.

Vi rajtas kopii, modifi, kaj redistribui ĉi tiujn programojn senpage por nekomercaj celoj kondiĉe ke vi konservas ĉi tiun kopirajtan avizon integre en ĉiuj kopioj kaj modifitaj kopioj.

Ne ekzistas garantion aŭ garantion de taŭgeco pri ĉi tiuj programoj. Ĝi estas provizata nur "telkele". La verkisto(j) forneas ĉiuj ajn respondecojn rilate al la uzado de ĉi tiuj programoj kaj iliaj efikoj sur aparatoj kaj komputilaj sistemoj.



Alexandre Dussart
<adussart@mandrakesoft.com>
MandrakeSoft