------------------------------------------- | Linuks-Mandrejko - Instalada instrukcio | ------------------------------------------- * Deviga konfiguraĵo * - Pentium procesoro aŭ kongrua - KD-ROM drajvo - Almenaŭ 32 MB RAM (ĉefmemoro), 64 MB rekomendata - VESA 2.0 konforma grafika karto Instalado de Linuks-Mandrejkon estas, plejofte, tiel simpla kiel enŝovi la Instalada KD en via KD-ROM-a drajvo, kaj restarti vian komputilon. Bonvole vidu metodo 1. Vi povas ankaŭ instali Linuks-Mandrejko sur Vindozan 95/98/ME sistemon, pere de Linukso por Vindozo. Ĉi tiu ne postulas dispartigadon de via disko, kaj instalas Linukson en Vindoza dosierujo. Ĝi estas oportuna maniero por sciiĝi pri Linuks-Mandejko sen modifi vian Vindozan sistemon. Ĝi estas tamen signife malrapida ol norma instalado. Ankaŭ, vi perdos vian Linuks-Mandrejkan sistemon, se vi reinstalos Vindozon. Bonvole vidu metodo 2 por uzi Linukson por Vondozo. Suben estas aliaj manieroj por instali Linuks-Mandrejkon.: - Lanĉu rekte de KD-ROM - Instaladu sur Vindozon 95/98/ME - Lanĉu instaladon de MS-DOS - Faru ŝargdisketon de Vindozo - Aliaj instalmanieroj 1. Startu rekte de KD-ROM La Instalada KD-ROM estas startebla. Plejofte, vi povas simple enŝovi la KD-ROM en la drajvon kaj restartu la komputilon. Obeu la instrukcion montratan ĉe la ekrano: premu la Eniga klavo por starti la instaladon, aŭ premu F1 por pli da helpo. NOTU: Sur iom da porteblaj komputiloj, la sistemo eble ne restartas de la KD. Tiuokaze, vi devus prepari ŝargdisketon Vidu metodo 2 por detaloj. 2. Instalu sur Vindozon 95/98/ME Por instali Linuks-Mandrejkon interne de Vindoza dosierujo, sen dispartigado de la disko, vi devus: - Enŝovu la unuan KD, - Restartu la sistemon, - Premu F1 kiam la Linuks-Mandrejka ekrano aperas, - Tajpu `lnx4win' ĉe la prompto, kaj premu Enenklavo (Enter), - Sekvu la instrukciojn sur la ekrano. NOTU: Kiam vi enŝovos la KD-ROM sub Vindozo, fenestro ekaperos por doni al vi atingon al instala resumo kaj al Linuks-Mandrejkaj demonstracioj kaj lernilo. Ĝi ankaŭ permesos al vi krei rekte la ŝargdisketon priskribata sub metodo 3. Se la fenestro ne ekaperas, lanĉu: D:\dosutils\autorun.exe (supozante ke via KD-ROM estas drajvo D:). 3. Lanĉu instaladon de MS-DOS Se vi havas MS-DOS ĉe via komputilo, vi povas komenci la instaladan sistemon rekte de la KD-ROM sen uzi iujn disketojn. Notu ke ĉi tiu metodo ne funkcios se vi lanĉas ĝi en DOS-a fenestro sub Vindozo. Ĝi ankaŭ ne funkcios sub Vindozo ME. Por fari ĉi tion (supozante ke via KD-ROM estas drajvo D:), uzu la sekvantajn ordonojn: C:\> D: D:\> cd \dosutils\autoboot D:\dosutils\autoboot> autoboot.bat 4. Faru ŝargdisketon de Vindozo Se via komputilo ne povas restarti de la KD-ROM kaj la antaŭaj metodoj ne sukcesis, vi devas fari ŝargdisketon sub Vindozo jene: - enŝovu la KD-ROM-on, poste alklaku la piktogramon "My Computer", (Mian Komputilon) dekstre alklaku la KD-ROM-drajvan piktogramon kaj elektu "Open" (Malfermu) - eniru la "dosutils" dosierujon kaj duoble alklaku la "rawwritewin" piktogramon - enŝovu malplenan disketon en la disketan drajvon - elektu "D:\images\cdrom.img" en la "Image File" (Imaga Dosiero) kampo (supozante via KD-ROM-drajvo estas "D:", alie anstataŭu "D:" je la litero por via drajvo) - elektu "A:" en la "Floppy Drive" (Disketa Drajvo) kampo kaj poste alklaku "Write" (Skribu). Por komenci la instaladon, enŝovu la KD-ROM-on en la drajvon, aldone al la ŝargdisketon, poste restartu la komputilon. 5. Aliaj instalmanieroj Se ial ajn la antaŭaj metodoj ne taŭgas por vi (ekzemple, vi deziras uzi perretan instaladon aŭ instali de pcmcia aparato, ktp ...), vi ankaŭ bezonos fari ŝargdisketon: - Sub Linukso (aŭ aliaj modernaj Uniksoj) tajpu ĉe la prompto: dd if=xxxxx.img of=/dev/fd0 - Sub Vindozo, uzu la metodon en metodo 4 supre, sed uzu xxxxx.img (vidu sube) antstataŭ de cdrom.img. - Sub MS-DOS faru (supozante via KD-ROM-drajvo estas "D:"): D:\dosutils\rawrite.exe -f D:\images\xxxxx.img -d A "xxxxx.img" estas la imaga dosiero: - ``cdrom.img:'' instalado de KD-ROM - ``hd.img:'' instalado de fiksita disko - ``hdreiser.img:'' por instali kun reiserfs dosiersistemo - ``network.img:'' instalado de ftp/nfs/http (reto) - ``other.img:'' por instali kaj enhavigi manlofte uzatajn pelilojn - ``pcmcia.img:'' instalado de pcmcia aparato(j) Vi ankaŭ povas uzi teksto-reĝiman instaladon se, ial ajn, vi spertas problemojn uzate la defaŭltan grafikan instaladon. Por uzi ĝin, tajpu: ``F1'' ĉe la Linuks-Mandrejka bonvena ekrano, kaj poste ``text'' ĉe la prompto. Se vi bezonas ``savi'' vian ekzistantan Linuks-Mandrejkan sistemon, enŝovu vian Instaladan KD-ROM (aŭ iu ajn rilatan disketon), tajpu ``F1'' ĉe la Linuks-Mandrejka bonvena ekrano, kaj poste ``rescue'' ĉe la prompto. Vidu http://www.linux-mandrake.com/drakx/README por pli teknika informo Jen la ĉefaj etapoj de la instalado: - Enŝovu vian instaladan KD-ROM (aŭ Instaladan Disketo se bezonata) kaj restartu vian komputilon. - Klaku 'Enter' kiam la Linuks-Mandrejka bonvena ekrano aperas kaj zorge obeu la instrukcion kiu aperas sur la ekrano. - Kiam la instalado estas finita forprenu la KD-ROM kiam ĝi estas elpelata (kaj iuj ajn disketon se vi havas disketon en via drajvo); via komputilo devus restarti. Se ne, restartu ĝin permane. - Linukso lanĉos. Poste vi povas "Saluti" al via komputilo kiel "root" aŭ iu ajn uzulo kiu vi kries dum instali Grava noto: la "root" salutnomo donas al vi libera atingo al via Linuksa sistemo. Ne uzu ĝin krom por konfiguri aŭ administri Linukson. Por ĉiutaga uzado, uzu normalan uzantan salutnomon kreinta per la " adduser SALUTNOMO " (aldonu salutnomon) kaj " passwd SALUTNOMO " (ŝanĝu pasvorton) ordonojn. Bonŝancon kun Linuks-Mandrejko :-) Por subteno pri instalado vidu la Mandrejkan difusiĝ-liston kaj FAQs (Oftaj Demandoj) ĉe la Mandrekja TTT-servilo http://www.linux-mandrake.com